En Interreto troviĝas la ŝirmilo Samsung LED Cover por la saĝtelefono Samsung Galaxy S10e. La oficiala prezo estas preskaŭ 60 eŭroj en Francio, verŝajne 60 dolaroj en Usono, aŭ 6000 enoj en Japanio. Ĉu indas elspezi tiom da mono por ŝirmilo?

Testo

Kvankam ĝi estis desegnita por la telefonoj Samsung Galaxy, la koloro iomete malsimilas. La telefono havas interesan blankan koloron kiu reagas kun la lumo, dum la ŝirmilo havas nur kutiman sentinteresan koloron. Kun la blanka modelo, fingrospuroj nur iomete videblas, sed mi pensas ke ĝi multe videblas kun la nigra modelo. Alia problemo estas ke - kiel vi povas facile diveni pro la aspekto - estas glita ŝirmilo kiu eble faligos la telefonon.

La ĉefa intereso de la ŝirmilo konsistas en la LED, kiu videblas eĉ en la blanka modelo. Kiam venas telefonalvoko aŭ mesaĝo, luma bildsimbolo aperas sur la ŝirmilo. Kompreneble bildsimboloj ne videblas kiam la telefono restas sur la dorso, kiu estas la kutima pozicio en mia kazo.

La LED povas ankaŭ faciligi fotojn kun familio aŭ geamikoj, ĉar ĝi povas montri retrokomputadon.

Finfine, oni povas ankaŭ uzi la LED kiel dekoracio. Per la aplikaĵo de la ŝirmilo, oni povas aperigi “spektaklo de steloj” aŭ bildsimbolon (ekzemple: koro, hundo aŭ glaso da biero). Bedaŭrinde ne eblas desegni siajn proprajn bildsimbolojn, nur eblas elekti inter la bildsimbolojn de la aplikaĵo.

Interese, la ŝirmilo ne bezonas baterion, la energio venas de la telefono, tra la funkcio NFC. Tamen, tio signifas ke ĝi povas ĝeni la uzon de la NFC. Krome, la fabrikanto rekomendas forpreni la ŝirmilon por uzi la funkcion de sendrata divido de energio de la telefono Galaxy S10.

Kvankam tiu telefono povas iri, aŭ pli bone diri, fali en akvo dum kelkaj minutoj kaj daŭre funkcii (IP68), mi ne trovis la saman informon pri la ŝirmilo.

Se iu volas ĵeti la ŝirmilon en rubujo, li devas esti atenta ĉar la ŝirmilo ne estas nur plastiko, ĝi estas elektra aparato. Mi certas ke multaj eraros kaj ĵetos en malbona rubujo.

Konkludo

Plus:

  • amuza
  • la LED povas esti utila

Minus:

  • multekosta
  • iomete malebligas la funkciojn de la saĝtelefono Samsung Galaxy S10 (IP68, NFC, Wireless Power Share)
  • sentinteresa koloro (kompare kun la Samsung Galaxy S10)
  • ne eblas desegni siajn proprajn lumajn bildsimbolojn

Mi ne povas honeste rekomendi la ŝirmilon (sen rabato). Konsentinte, ĝi estas amuza, sed tro multekosta. Krome, ĝi estas nur… baza ŝirmilo kaj ne taŭgas por altkvalita telefono kiel la Galaxy S10. Ĝi ne aspektas kiel akcesoraĵo de la sama skipo ĉe la fabrikanto.